Bonvenon al

Pola-Litova Evento Junulara

28 aprilo – 1 majo 2023 | Bjalistoko, Pollando

Foto de homoj starantaj kune.

Bonvenon!

Ni bonvenigas vin al la unua Pola-Litova Evento Junulara (PLEJ), kuna iniciato de LEJO kaj PEJ. Ni renkontiĝos en Bjalistoko de la 28-a de aprilo ĝis la 1-a de majo 2023 por kune amuziĝi kaj pliprofundigi nian scion pri Litovio kaj Pollando.

Programo

Ni invitas vin al la unua kaj PLEJ mojosa evento. Ĝi temos pri historio kaj kulturo de Litovio kaj Pollando. Dume ni parolos pri estinta historio, estantaj rilatoj kaj estontaj eblecoj de ambaŭ Litovio kaj Pollando. Ni invitas vin partopreni en etaj prelegoj, lingvaj kursoj, rolludoj kaj eĉ PLEJ (pli). Pri pli detala programo ni informos vin tuj!

Ni elektis tiun ĉi daton, ĉar ĝi estas grava por ambaŭ Litovio kaj Pollando. Ĉu vi interesiĝis kial? Aliĝu nun!

Foto de programtabulo.
Zamenhof-strato en Bjalistoko.

Loko

La evento okazos en Bjalistoko, Pollando. La urbo estas ne nur la naskiĝurbo de Zamenhof, sed ankaŭ urbo facile atingebla de Pollando kaj Litovio!

Nia kongresejo estos la sidejo de Bjalistoka Esperanto-Societo ĉe strato Piękna 3 en Bjalistoko.

Alveno

Bjalistoko estas facile atingebla el Litovio kaj el Pollando.

El Litovio veturas ĉiutage trajnoj kaj busoj de Kaŭno kaj Vilno.

El Pollando plej facilas atingi la urbon trajne (la stacio nomiĝas BIAŁYSTOK)buse.

Kotizo

La partoprenkotizoj estas indikitaj en eŭroj kaj inkluzivas la loĝ- kaj progam-kotizojn.

Loĝlando \ Aĝo0-1718-2526-3031-3536+
Pollando, Litovio2874808795
A-landoj laŭ UEA2770768390
B-landoj laŭ UEA
(krom Pollando kaj Litovio)
2565717784

Malrabatoj:

  • Loĝantoj de Pollando kaj Litovio, kiuj ne membras en PEJ aŭ LEJO, krompagas 10 eŭrojn.
  • Se vi aliĝas ekde la 1-a de aprilo ĝis la 21-a de aprilo, vi krompagas 10 eŭrojn.
  • Se vi aliĝas la 22-an de aprilo aŭ poste, vi krompagas 20 eŭrojn.

Manĝoj

Konsiderante ke la evento estos sufiĉe malgranda, la manĝado estos memzorgita. Ni planas iri kune al plej proksimaj manĝejoj aŭ informi pri aliaj ebloj.

Loĝado

Por la partoprenantoj ni rezervis kvin apartamentojn. En unu apartamento povos loĝi ĝis kvar personoj, inkluzive kun dulitaj litoj kaj sofoj. Bonvolu sciigi nin se vi absolute ne povas dividi liton aŭ sofon kun kunpartoprenanto.

Bonvolu ankaŭ kontakti nin, se vi ne bezonas loĝadon. Tiam ni solvos vian kazon aparte. Antaŭdankon!

Kontakto kaj regularo

Aliĝante al la evento vi akceptas la devon konduti bone, sen damaĝo al la bonhavo kaj moralo de ajna alia persono. La organizantoj ne respondecas pri materialaj damaĝoj faritaj de la partoprenantoj. La organizantoj rajtas forigi ajnan partoprenanton de la evento kaze de konstato de misa konduto al la organizantoj aŭ al la partoprenantoj.

La organizantojn vi povas kontakti pere de nia retpoŝta adreso plej ĉe plej punkto lt.

Aliĝu nun!

La nombro de partoprenantoj estas limigita.

Kiel pagi?

Eblas pagi en PLN al la bankokonto de PEJ aŭ en PLN aŭ EUR al Tobiasz, la peranto.

Bankokonto de PEJ
(en PLN laŭ la aktuala kurso de la pola centra banko)
10 2130 0004 2001 0558 6110 0003
POLSKI ZWIĄZEK ESPERANTYSTÓW
gen. Władysława Andersa 37/59a
00-159 Warszawa
SWIFT: INGBPLPW (Volkswagen Bank)
IBAN: PL 10 2130 0004 2001 0558 6110 0003

Por pagi per peranto, kontaktu tobiasz ĉe plej punkto lt.